MEF PAROLIS PRI ESPERANTO AL GESTUDANTOJ DE LA JURA FAKULTATO-UNAM

18 febrero, 2009 por Luis Córdova Dejar una respuesta »

La 18-an de februaro 2009

Luis L. Córdova Arellano
luisesperanto@yahoo.com

Mardon, la 17-an de februaro 2009, Luis Kordova (LK), Daniel Moreno (DM), Morayma Martínez (MM) kaj Martin Shaeffer (MS) parolis pri Esperanto al pli ol 100 gestudantoj el la Jura Fakultato de la Universitato Nacia Aŭtonoma de Meksiko (UNAM).

Deŝarĝi ĉi tie dosieron (kun fotoj).

La parolado komencis kelkaj minutoj poste de la 3-a horo vespere kaj finis kelkaj minutoj antaŭ la 5-a horo vespere.

LK prezentis al DM, MM kaj MS, kaj dankis al la Jura Fakultato pro faciligi la paroladon kaj pro aranĝi ĉion por ĝi. Li dankis speciale al D-ro Leonel Armenta, Ĉefo de la Posgradejo de la Jura Fakultato, al Magistrino Margarita Puente, estrarano de la posgradejo kaj al Wendy Godínez, kiu aranĝis ĉion por ĉi tiu parolado pri Esperanto.

MS kaj MM informis pri la Internacia Lingvo Esperanto. Ili parolis pri kio estas Esperanto, sia historio, detaloj, gramatiko, kial lerni ĝin, kion ni povas fari per ĝi, kio estas Pasporta Servo kaj montris kelkajn fotojn pri internaciaj esperantaj kunsidoj. Pri kiel lerni ĝin kaj pri la venontaj kursoj de Esperanto ĉe UNAM informis DM.

La gestudantoj demandis pri la signifo de la agnosko de UNESKO al Esperanto, ĉu ekzistas literatuto en Esperanto kaj kial advokato lernu Esperanton.

Alberto Rubio (AR), pasinta partoprenanto de Esperanto ĉe UNAM, komentis pri sia spertado pri la lingvo. Li esprimis, ekzemple, kiel li akiris medicinon per Esperanto, kiel li konis aliajn esperantistojn en la mondo, ktp.

LK komentis ke en kurso de Esperanto por 12-aĝaj malplenkreskuloj, en Saltijo, Koajuila, Meksiko, prezentis Esperanton dirante ke la Internacia Lingvo Esperanto estas kiel havi geonklojn kaj gekuzojn ĉie en la mondo.

Fine de la prezento kaj demandoj, kelkaj partoprenantoj aliĝis al venontaj kursoj de Esperanto ĉe UNAM.

Ĉe dosiero vi povas vidi aliajn fotojn pri la parolado.

Deŝarĝi ĉi tie dosieron (kun fotoj).

Publicidad

Comentarios cerrados.