Merkredon, la 5-an de marto 2008, realighis informema parolado pri Internacia Lingvo Esperanto en la Universitato Nacia Autonoma de Meksiko (UNAM), ekde la 3-a ghis la 5-a horo vespere.
Partoprenis en ghi Luis Kordova (LK), Hugo Gonzalez (HG), Daniel Moreno (DM) kaj Martin Shaeffer.
LK prezentis la informantojn.
HG naskighis la 2-an de februaro 1977 en Venezuelo. Studis elektronikan inghenierion en la Universitato Tec de Monterrey en Meksiko. Li havas privatan entreprenon pri elektronikaj aferoj. Li audis pri Esperanto ekde kiam li estis infano kaj lernis ghin dum la jaro 1999. Estas profesoro de Esperanto en UNAM ekde la jaro 2006 kiam li kunordigis la Klubon de Esperanto-UNAM.
DM naskighis en Meksiko la 20-an de januaro 1980. Finis siajn studojn pri Metalurgia-Kemia Inghenierio en UNAM dum la jaro 2006. Nuntempe laboras en UNAM rilate al esploroj pri Meksikaj Petroloj (PEMEKS). Li verkas tezon pri sekureco en PEMEKS. Li lernis Esperanton ekde la jaro 2004 autodidakte kaj estas profesoro de Esperanto en UNAM ekde la jaro 2006.
MS naskighis la 7-an de januaro 1962 en Germanujo. Li finis studojn pri Publika Administracio en publika Universitato en Germanujo dum la jaro 1991. Li lernis Esperanton autodidakte dum la jaro 1982. Nuntempe estas sekretario de Germana Esperanto Asocio. Li loghas en Meksiko kune kun sia edzino Mallely ekde la jaro 2006. Li aktivas ankau en la meksika movado de Esperanto.
MS esprimis ke Esperanto estas logika lingvo sen esceptoj en kiu oni povas akiri bonan nivelon en la rego de la lingvo relative rapide. Li parolis pri asocioj de Esperanto kiel la Uninversala Esperanto Asocio (UEA) kaj la Meksika Esperanto Federacio (MEF) kiuj apartenas al organiza movado de Esperanto. Li parolis pri la Reto kiu kuraghigas iujn lerni la Internacian Lingvon Esperanto. Komentis ion pri Jarlibro, en kiu oni trovas informon pri delegitoj, kiuj devas informi pri siaj landoj au fakoj al aliaj esperantistoj. Li ankau parolis pri “Pasporta Servo”, servo pere de kiu oni povas ricevi esperantistojn en siajn hejmojn au esti ricevitaj de Esperantistoj chie en la mondo.
DM bonvenigis esperante la audantaron kaj komentis ke li mem lernis Esperanton autodidakte pere de la Reto. Rimarkis ke shajne estas ke UNAM estas la unusola Universitato en Meksiko kie estas instruata la Internacian Lingvon Esperanto kaj kunvokis la audantaron profiti la okazon lerni Esperanton en UNAM. Li diris ke la sciencoj, poezio ktp., povas esti esprimataj pere de Esperanto, kaj ke fakte chiu temo povas esti esprimata pere de Esperanto.
HG komentis ke ekde kiam li estis infano audis pri Esperanto kaj lernis ghin autodidakte dum la jaro 1999. Parolis pri la avantagho kiun donas la Reto por la instruado de Esperanto kaj invitis la audantaron partopreni en la Kursoj che UNAM, char la persona kontakto kun profesoro ankau estas grava kaj faciligas la lernadon de Esperanto.
La audantaro faris iujn demandojn pri intereso de mondaj estraranoj pri Internacia Lingvo Esperanto; pri la angla lingvo kiel supoza internacia lingvo kaj pri movado de Esperanto en Europo.
La okazajho finis pere de invito al audantaro lerni la Internacian Lingvon Esperanto kaj speciale per invito partopreni en la venontaj kursoj de Esperanto en UNAM.