KOMENCIS SEMINARIO KAJ KURSO DE ESPERANTO EN MEKSIKA UNIVERSITATO (UNAM)

14 junio, 2009 por Luis Córdova Dejar una respuesta »

Vidu dosieron ĉe PDF-o

KOMENCIS SEMINARIO KAJ KURSO DE ESPERANTO EN MEKSIKA UNIVERSITATO (UNAM)

Luis Kordova Arejano
Luis Córdova Arellano
luisesperanto@yahoo.com
La 14-an de junio 2009.

La 13-an de junio 2009 komencis seminario kaj kurso pri la Internacia Lingvo Esperanto ĉe Postgradejo de la Jura Fakultato (JF) de la Universitato Nacia Aŭtonoma de Meksiko (www.unam.mx).

La Kurso kaj Seminario estis organizataj de Meksika Esperanto Federacio (MEF, www.esperanto-mexico.org)

Daniel Moreno, kemiisto kaj profesoro de Esperanto ĉe UNAM, instruas novan kurson de Esperanto ĉe la JF-UNAM, kaj Martin Shaeffer, germana aktivisto, instruas la Seminarion pri Agado por Esperanto, ankaŭ en la JF.

01_lca_kurso-k-seminario_unam_mef_jun09 04_lca_kurso-k-seminario_unam_mef_jun09

Por la Kurso kaj Seminario, la Meksika Esperanto Federacio liveris materialon.

Estas interese komenti ke inter la partoprenantoj estas usonanino kiu loĝas en Guadalajara (prononco: Guadalahara), iu persono kiu aŭdis pri Esperanto jam pasintaj 20 jaroj kiam la ĉina ambasadejo en Meksiko insturis Esperanton (dum la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento), studantoj el la Nacia Politeknika Instituto (www.ipn.mx), studanto el la Teknologia Instituto de Monterrey,  instruistito de Esperanto ĉe Federa Meksika Juĝistaro, inter aliaj partoprenantoj.

Mi profitas la okazon por danki al la D-ro Leonel Armenta, Ĉefo de la Postgradejo de la JF-UNAM kaj al sia kunlaborantino, la Magistrino Wendy Godínez pro permesi kaj helpi al MEF aranĝi la kurson kaj seminarion, kiuj daŭrigos ĝis la venonta merkredo, la 17-a de junio 2009.

La venontan 18-an de junio komencos la Deka Meksika Esperanto-Kongreso (http://www.esperanto-mexico.org/kongreso).

Sube, vi povos vidi aliajn fotojn pri la kurso kaj seminario.

02_lca_kurso-k-seminario_unam_mef_jun091 06_lca_kurso-k-seminario_unam_mef_jun09

05_lca_kurso-k-seminario_unam_mef_jun09 03_lca_kurso-k-seminario_unam_mef_jun09

Publicidad

Comentarios cerrados.