Aŭdo pri la Zamenhofa Tago en Urbo de Meksiko, MEKSIKO.
Aŭskulti aŭdon ĉi tie aŭ sube:
Ĝi okazis ĉe restoracio Madero en la centro de la urbo.(kiu troviĝas sur la strato Madero 36 ĉe la stratangulo Motolinia, Col. centro, en Meksikurbo).
Sube vi povos legi la invito de Mallely Martínez, la Prezidantino de Meksika Esperanto Federacio (MEF):
«Karaj;
La dato por festi la Z-tagon alproksimigxas, pro tio Meksika Esperanto-Federacio invitas vin varme festi gxin kun ni la 11an de decembro 2010 je la 10:30 matene cxe la restoracio “Madero” kiu trovigxas sur la strato Madero 36 ĉe la stratangulo Motolinia, Col. centro, en Meksikurbo (tie, kie ni festis en 2008)
La kosto de la matenmangxo estas $70.00 (sepdek pesoj) por cxiu persono kaj inkluzivas;
– kafo, suko, fruktoj aux jahurto, peco da dolcxa pano kaj vi povas elekti unu el la sekvaj mangxajxoj;
* rostita bisteko kun “chilaquiles” aŭ kun frititaj terpomoj,
*“Omeleto” kun fromagxo.
Bv. aldoni la trinkmonon.
Aparte ni petas al vi kunporti cxokoladon aŭ tradician meksikan dolcxajxon por fari intersxangxon inter la cxeestantoj. Flanke de MEF estos tombolo pri esperantajxoj!
Atenton!!! Nepre gravas konfirmi la cxeeston plej malfrue la 8an de decembro!!! Nur en tiu kazo ni povas rezervi lokon por vi cxe la komuna etagxo. Anoncu vian cxeeston posxtelefone aŭ rete: 044 / 045 5514753963, informacion(a)esperanto-mexico.org , bv. anstataŭi (a) kontraŭ @.
Pli da informoj kaj mapo vi trovos cxe http://www.esperanto-mexico.org/eo/node/486
Festeme,
Mallely
PD. EN EL SIGUIENTE ENLACE ENCONTRARÁS LA INFORMACIÓN EN ESPAÑOL http://www.esperanto-mexico.org/es/node/487 «